Lapostciferecamanifesto
From BluWiki
Contents |
1.
Estas tempo por la lasta refreno.
2.
Ekdiris amiko: „Ĉiam esti devigata mem elekti ĉiun muzikon estas samkiel ĉiam esti devigata mem ludi ĉiun muzikon.“
3.
Konstatis ekspopartisto: „Registrita muziko estas arttipo trovinta la finon de la vojo. Ĝi apartenas al la 20-a jarcento, samkiel fosiliaj fueloj. Eble tio estas dank’ al la interreto. La reto rapidigis la procezon kiu ŝanĝis la registristan muzikon al io datigita, al io kies valoro malgrandiĝas samkiel la germana marko dum la Weimar-respubliko.“
4.
Advokato finpledis: „Estas kiel surdorse kuŝi, permesante al kuiritaj birdoj flugi en vian buŝon, senkonsidere ĉu vi estas malsata aŭ ne. La birdoj amasiĝas ĉirkaŭ vi por ebligi al vi ilin konsumi laŭvole sen ajna peno far vi. Kompreneble alvenas ia sento de sato.“
5.
„Kian muzikon ŝatas vi?“ Antaŭ nelonge tiu demando estis evidenta dum amikigo. Nuntempe ĝi preskaŭ aspektas malĝentila aŭ, en plej bona okazo, komika en sia implica referenco al la tagĉambra diskobreto. La malkovrado de nova muziko okazas multe pli rapida hodiaŭ ol antaŭ la interreto. Ni konas pli da muziko, plenigas la poŝojn per kvantoj da muziko antaŭe neimageblaj. Sed kiel eblas elekti? Kion pri nia ebleco impresiĝi de muziko, aŭ pli materiisme dirite: la kapablo de niaj korpoj enmoviĝi pro muziko? Ĉu ĝi malgrandiĝis?
6.
Dum la grandskala establiĝo de la reto – iam inter la jaroj 1995 kaj 2005 – oni imagis al si „ciferecan mondon“ en kiun oni povus translokigi jam eksistantajn aktivecojn. Poste io okazis, Cyberspace implodis, la blogado eksplodis. La interesoj pri „virtualaj mondoj“ estingiĝis, la energioj celiĝis al „sociaj retoj“ kies fuelo preniĝas de ĉiu interfaco de la reto al la materia ĉiutago, de tio kio okazas je certa tempopunkto en certa loko.
Kulturaj fenomenoj ekzistas en ĉiamaj rivoluoj inter cifereca kaj analoga, inter universala haveblo kaj okaza lokigo. Tio estas la komencopunkto de la postcifereca perspektivo.
7.
Dum same longa tempo kiom sono povis fiksiĝi kiel cifera informo, povis la cifera informo materiiĝi kiel postcifereca situacio. Por tiu refreno nun estas tempo. Ne ĉar ĝi povus esti nova, sed ĉar nin dum mallonga historia periodo blindigis la cifereco ĝis ni akceptis la postciferecan kiel fakto. Nun ni sentas kontraŭmovadon. Tio plej facile videblas en nia interkontakto kun muziko.
8.
Muziko ĉiam venis de superfluo. Inter ĉiuj pripenseblaj manieroj fordisipi la neeviteblan energian superfluon – tiun parton kiu ne konserveblas por sekurigi socian uzadon nek povas submetiĝi sub logiko pri celoj kaj rimedoj – la muziko estas unu el la plej mirindaj. La energio povas enkanaliĝi kiel sonoj en nekalkuleble multaj manieroj, sed la kapablo de la muziko influi homojn ĉiam estis konektita kun la limoj pri kiel la superfluo realiĝis. Por aŭskulti certan muzikon oni devis viziti certan lokon, aŭ ŝpari monon por aĉeti certan objekton. La dispono al muziko estis diversmaniere influita de malmulteco kiu igis la muzikspertadon ekskluziva.
Ĉiam kiam ni influiĝas de muziko ni estas en situacio kie senlima superfluo da potencialoj – eblaj kantaĵoj, sonoj, tonoj, ritmoj, moviĝoj – materiiĝas enkadre de kelkaj limoj, inter la limoj faritaj de tempo kaj loko. La cifereco neniel senlimigis la muzikon, pli trafe plifortigis ĝi la signifojn de certaj limoj je la kosto de aliaj.
9.
Ni povas sperti la ĉiam kreskantan muzikan superfluon almenaŭ dusence. Ĉefe, en formo de la reale sonoranta muziko kiu akompanas pli kreskantan parton de nia vivtempo. Nia elekto ofte ne estas inter muziko kaj silento sed inter trudita muziko kaj la enkavernigo en la memelektitan vezikon de la kapaŭskultiloj. La tendenco al ĉieesteco, la ŝanĝiĝo de la muziko al ĉiama fonaĵo, ne estas nova sed rezulto de la daŭra evoluo de la sonportiloj dum la tuta 20-a jarcento.
Eĉ pli evidenta estas la tendenco al superfluo en la dua nivelo kiu temas pri ofertado, elektebleco kaj havebleco: ke ĉiam kaj ĉie povi nur per simpla alklako aŭskulti ĉian iam registritan kaj eldonitan. La ciferecigo en tiu dua signifo vere signifis paradigmoŝanĝiĝon por nia ĉiutaga muzikumado. Ĉiu mem elektu sian propran simbolan ŝanĝopunkton. Ni provizore diru ke io okazis iam meze de la 00-aj jaroj, iam ĉirkaŭ la jaro 2005.
10.
Hodiaŭ ni posedas tujan disponon al multege pli da muziko ol ni iam povos meti en niajn tempe limigitajn vivojn. Ia elektaĵo tial maleviteblas. Niaj teĥnikoj por pritrakti superfluon tian estas multkaze nematuraj kaj formigeblaj. Daŭre ni fidas je la filtriloj de la 20-a jarcento. Ili evoluis por krei ordon ĉirkaŭ malgrandaj oazoj da superfluanta dispono en medio kiu aliloke estis stampita de la malmulto. Teĥniksence oni daŭrigadis la malmulton per la limigita frekvencospaco kaj la forta reguliĝo de la radioj, alisence per la fakto ke la registroportiloj kreis certajn unuojn kiuj postulis certan fizikan spacon. La eterkomunikiloj kaj la diskofirmaoj – fiksigitaj en pli kaj pli malnaiva interkunsento – povis teni la elekton de aŭskultado sur ĝuste tiu nivelo kie ĉiu pripensebla varianto de registrita muziko – kaj larĝa kaj mallarĝa – ricevis sian ekskluzivecon kaj tial ankaŭ emocian kaj ekonomian valoron.
La ciferecigo en si mem ne malstabiligis la ordon. Male, tiu ĉi muzikekonomio atingis sian profitodonan kulminon dum la 1990-aj jaroj per la frucifereca datumportilo KD. Kiam la ciferecaj maŝinoj kuniĝis en tutteraj retoj, kaj la informo de la lumdiskoj amasiĝis sur durdiskoj, la oazoj inundiĝis.
11.
Lasu nin, en la penso, celi trafi singularan punkton: La ĝeneralan superfluon. La punkto dum kiu ni iam ajn, ie ajn, iel ajn povas elekti aŭskulti ajnan registritan muzikon. Ni ankoraŭ ne estas tie, sed ni ĉirkaŭitas ekde kelkaj jaroj de ciferecaj konserviloj kiuj ebligas al ni imagi tiun punkton. La kurbo kiu montras kiom konserveblas sur malmultekostaj konserviloj enpoŝigeblaj altiĝas eksponente. Antaŭhieraŭ ni mezuris la kapablon de niaj durdiskoj per megabajtoj, hieraŭ per gigabajtoj, hodiaŭ per terabajtoj kaj ni moviĝas ĉiam al tiu tago kiam ni ĉirkaŭportas petabajtojn. Ie tie ekebliĝas havi en sia poŝo ĉiun eldonitan muzikon. Proksimume dekdu jaroj restas, sed ni estu atentemaj pri tio ke la tendenco nin influas jam hodiaŭ. Ne relevantas kiom da personoj volos tiun hipotezan memorilon. La singulara punkto estas fiksita kaj kontraŭ ĝi ni provu niajn pensojn pri la muzika estonteco.
Unu konsekvenco de havado de ĉiu muziko iam registritan sur sia memorilo, estas ke eblas kopii ĝin al alia memorilo, de persono al persono, sen ia vera ebleco de ekstera kontrolo. Alia eĉ pli grava konsekvenco estas ke la senatenda haveblo iel ŝanĝas nian rilaton al muziko. Ĉu ĝi grandigas aŭ malgrandigas nian kapablon impresiĝi pro muziko ankoraŭ estas malferma demando.
12.
La superfluo estas abismo. Ni ĉiuj scias kiel estas sidi paralizite, gapante tro vastan kantoliston. „16381 dosierojn. 63 tagojn, 10 horojn, 38 minutojn, 19 sekundojn da registraĵo. 131,92 gigabajtojn.“ La sama sento venas kiam oni uzas servon kiu fluigas la muzikon rekte de centra servilo, en kiu ni nur serĉu kaj ludigu. Al ni doniĝas en ambaŭ kazoj elekteblecoj kiuj proksimas al la senlima. Ĉiuj alternativoj havas ekzakte la saman interspacon de ni.
Se la arĥivo ne havas pli ol 16381 sondosieroj, daŭre ekzistas la ebleco premi „miksi“, kion sekvas kelkaj hazardaj antaŭensaltoj ĝis afekcio aperas kiu povas aldirekti daŭrigotan aŭskultadon. Sed se oni vere havas disponon al la tuta kvanto de registrita muziko – kion do signifas la ebleco surmeti la kapaŭskultilojn kaj aŭskulti en miksoreĝimo? Ĉu gajan akcepton de la totala hazardo? La demando estas ĉu la rivelitaj sonoj povus klasifikiĝi kiel muziko. Du homoj kiuj aŭskultas en la miksoreĝimo kolekton kiu konsistas de ĉio iam registrita muziko plej probable neniam trovos komunan muzikan rilatpunkton.
Preskaŭ ia ajn elektaĵo da muzikaĵoj, nur se ĝi estas komuna por pluraj homoj, grandigas por la muziko ties povon influi. Kun la ebleco ke iam kaj ie ajn sin ĵeti en nedefinitan maron da ĉiu iam registrita muziko, kun la ĉiama tento ŝanĝi al sekvanta kanelo, sekvas la risko ke ĉio registrita muziko estos neinteresa. En la totala superfluo representas la miksofunkcio totalan nihilismon.
13.
Antaŭ dek aŭ dekdu jaroj, oni ne devas rememori pli longe for ol tio. La senton de tiu eta plastsako kiu pendolis de la mano, alkonektita kun sento de forta supozo, iranta hejmen de la diskovendejo. Oni malfermis la pordon, paŝis al la gramofono, enmetis la diskon kaj samtempe kiam leganta la libreton oni priaŭskultis la diskon de komenco ĝis fino. La ritualon oni plenumis spite ke la muziko povus esti disreviĝo. Se la disko, male, estis bona trafo ĝi baldaŭ estis kopiita kaj fordonebla al amiko en formo de kasedo, minidisko aŭ hejmkopiita lumdisko.
La ĝojo de disdoni elektitan muzikon kiel donaco pluvivis sufiĉe longe en la 00-ajn jarojn. Poste io okazis: oni ne plu sentis sin malavara donante diskon da muziko, pli ĝuste oni sentis sin kiel malĝentile trudanta ion. Kiel ŝtopi muzikon en ies gorĝon kiam nur propono estus taŭga. La gepatroj daŭre donas diskojn al siaj infanoj kiel kristnaskdonacoj, la infanoj ridetas ĝentile sed sin silente demandas kial ne la gepatroj nur faris buŝan rekomendon. La ŝanĝiĝo ne okazis por ĉiuj samtempe, aŭ dum unu nokto. La jena povas do servi kiel provilo: kiam oni ne plu spertas ke registrita muziko havas valoron kiel donaco, tiam ŝanĝis la cifereca spertado por ĉiam la propran rilaton al muziko.
La limigita grandeco de la propraj diskokolektoj sendube helpis al la registrita muziko iĝi ekskluziva kaj tial pli valora. Sed same grava estis la spaca lokigo. Certaj diskoj, materie, estis pli proksimaj. Ĉiuj ne povis esti samtempe en la gramofono. Indis ŝanĝi diskon por aŭdi novan muzikon. Tio ne estis barilo, sed almenaŭ eta sojlo de la dispono – unu el multaj malebenaĵoj en la pejzaĝo de l’ aŭskultado.
14.
Ia tipo de devalorigo alivorte okazis, sed kio devaloriĝis? La demando estus pli facile respondebla se muzikrilataj spertoj ĝenerale estus perdantaj sian valoron por homoj. Tiusituacie ni povus anonci la historian finon de la muziko, samkiel la estetik-filozofa ideo pri la fino de l’ arto kiu ĉiam revenadis la lastajn ducent jarojn en novaj versioj. Eĉ nur pripensi la finon de la muziko estas absurda. La sama validas pri l’ ideo ke la ciferecigo iel povus okazigi ian ĝeneralan mankon da muziko.
Kontraŭe instruas al ni la historio ke la muziko povas taksiĝi en radikale malsamaj manieroj depende de la materialaj limoj de kiam, kie kaj kiel ĝi havas lokon. Ofte postulatis multe da tempo por krei konceptojn kiuj kaptas la novajn homajn rilatojn al muziko. La hodiaŭajn provojn, per politikaj rimedoj rekrei la ciferecan infrastrukturon, motivas grandparte la bezono savi la muzikon. Sed tio fariĝas pro taksado de muziko kiu baziĝas sur la ideo ke la individuo spertas malabundecon en sia dispono de registraĵoj – unu el pluraj eblaj manieroj krei ekskluzivecon en la muzikosperto.
Eble povas ni eviti gravajn erarojn se la problematiko pri l’ abundeco eksterpoliĝus? Imagu la ciferecigon ĝis tiu singulara punkto kie ni sentas la vertiĝon de la senlima arĥivo. Post ni alkutimiĝis al la fakto de la superfluo povos ni refiksi nian atenton al tiuj postciferecaj situacioj kie la muziko havas lokon.
La arto krei signifon el superfluo devas ekzisti, sed multe jam estas atingita. Ĉiu muziko do ne estas same seninteresa. La latenta nihilismo de la miksoreĝimo neniam ŝanĝiĝas al totala indiferenteco. La pejzaĝo de l’ aŭskultado ne estas tute ebenigita kaj neniam estos tia, eĉ se ĝi dum momentoj da elĉerpiĝo povas sentiĝi tiel.
Dum aliaj momentoj povas la muziko movigi korpojn en eble eĉ pli fortaj manieroj ol antaŭe. Ŝajne ekzistas alispecaj kaneloj ol tiuj kiuj baziĝis sur la limigita dispono al registraĵoj. La devaloriĝo ĉe unu flanko signifis la altigon de aliaj valoroj.
15.
Kiel scii kion oni volas aŭskulti? Jen la ĉiama demando de la senlima dispono. Aŭtomatajn rekomendsistemojn oni ofte prezentas kiel norma respondo. Anstataŭ ĉiam mem elekti muzikon ni povas transdoni la respondecon al programaro kiu trovas strukturojn en la statistikaĵo pri l’ antaŭaj muzikelektoj de ni kaj de aliaj. Poste al ni prezentiĝas persone kreita radiofonistacio kiu ofte estas nekredeble taŭgaj je malfermi niajn orelojn por muziko kiun ni ne sciis ke ni ŝatis. Tamen tiuj sistemoj nur estas sur primitiva nivelo. Ili havas funkcimodelon kiu ne multe sin distingas de tiuj kiujn uzas la interretaj librovendistoj: „Aliaj kiuj tiun ĉi libron aĉetis, ankaŭ aĉetis…“ Ĉio rondiras ĉirkaŭ la individuo, kies preferoj resumiĝas en statistika profilo. Certe ŝanĝiĝas la profilo pro l’ aldono de nova informo, sed perfekteco iĝos sinonima kun stabiligo kaj tio sen spaco por subitaj afektoj. La programaro kalkulas la distancon inter diversaj individuaj profiloj kaj inter la iom proksimaj establiĝas interŝanĝon de rekomendoj.
Kio diras ke la muzikogusto loĝas en la individuo? La muzikogusto estas apenaŭ stabila. Ĝi estas male kaŭzata de l’ okazaj konektoj, kiujn niaj korpoj eniras. Tiu, kiun ni nomas „propra gusto“ eble pli bone povas priskribiĝi kiel la sumo de la super- kaj subindividua.
La ĉiutagan muzikan elektadon kaŭzas la horo de la tagnokto, la semajnotago kaj la sezono. Ĝi influiĝas de la vetero, la metabolo, eventuala ebrio kaj de la maniero sensaj impresoj kvazaŭ hazarde povas veki asociojn de antaŭaj muzikaj spertoj. Pleje kaŭzatas la muzikelekto de aliaj homoj en la spaco, de niaj rilatoj kaj deziroj al tiuj. Neniam estas tiel ke io nombro da homoj amasiĝas en certa loko havantaj po persono unu muzikoguston kiujn ili poste nur kunigas. La ideoj pri senpera demokratio ne povas aplikiĝi al tiuj praktikaj situacioj kiuj postulas elektaĵon de muziko.
16.
La historio pri l’ amaskomunikiloj de la muziko – de muziknotaĵoj, tra diskoj kaj radiofonio ĝis la cifereco – ne nur estas historio pri kiel pli kaj pli da muziko transdoniĝis pli kaj pli rapide al amaspubliko. Ĝi ankaŭ temas pri kiel la publiko reliveris pli kaj pli da statistiko al la diskeldonistoj, kiuj decidis kiun muzikon estu enmerkatigata kaj kiel. La rekonekto paŝe rapidiĝis. Iutempe daŭris monatoj antaŭ ol la firmaoj povis kalkuli pri kio plej bone vendiĝis en la butikoj. Poste fondis la firmaoj kartelojn kiuj povis krei komunajn pintlistojn al kiuj oni donis pli kaj pli grandan gravecon. Dekomence venis la pintlisto ĉiun dekkvaran tagon. Rilate al la rekonigo de la lumdisko kaj la grandigita kalkulpovo de la komputiloj, duobliĝis la frekvenco al ĉiu semajno.
Je la novjarcentiĝo povis la diskofirmaoj pere de l’ interreto rikolti vendadstatistikon de la butikoj ĉiun tagon. Tiutempe amaso da merkatesplorantaj firmaoj establiĝis, kiuj per telefono esploris la kvanton da radiofoniaŭskultantoj kaj pri kiuj kantaĵoj estis la plej ŝatataj.
Aŭtomata rekonekto ne eblas al radioriceviloj ĝuste ĉar ili estas nur riceviloj. Kontraŭe okazas rapidega reraportado tra ĉiutipaj ciferecaj transdoniloj. La rapidecoj atingis punkton kiu ebligas ke pli granda kvanto da ne-individuaj variabloj povas esti ekstraktitaj el la statistiko. El tiuj povas la aŭtomatigita selektaĵo elvolviĝi en nekredeblaj direktoj.
Se oni antaŭe povis kompari la vendadon semajno po semajno, nun oni povas kompari la aŭskultadon horo po horo. Statistikaĵo de diversaj malfermaj fontoj en la reto montras ke kelkaj artistoj havas ebenan popularecon dum la tuta semajno, kiam aliaj havas ekstremajn pintojn dum la vesperoj de la semajnfino. Eblas esplori kiel la muzikoaŭskultado korelativas kun la sezonoj, la vetero aŭ la borso, samkiel kun aĝoj, lokoj kaj sociaj situacioj.
La limo fiksiĝas per kion ni rigardas kiel integrecmalrespekta. Se la mikrofono de la poŝtelefono ĉiam estus registranta kian muzikon estas aŭdebla en ĝia proksimeco kaj la ekzaktan pozicion ene de la spaco, tiusituacie estus ebla indentigi strukturojn pri kiaj konstelacioj da homoj kiuj preferas certan muzikon. Aŭtomatigitaj elektaĵoj povus tiusituacie esti ege pli trafaj ol kiom ili estas pro la hodiaŭa direkto pri individuaj preferoj.
17.
Eĉ se la programarobazitaj rekomendsistemoj de l’ estonteco ne povos konsideri ĉiujn super- kaj subindividuajn faktorojn – almenaŭ ne sen alianco kun drakona trokontrolema ŝtato – estas evidente ke multaj interesaj rezultoj povus esti antingataj nur per la aldono de tempo kaj spaco en la ekvaciojn. Kion iu aŭskultas je la tria unu sabatan matenon do ne nur estus pritraktata kiel parto de statistika korpo de individuo, sed male asisti por konstrui muzikan profilon de tiu preciza tempo. La muzikoelektaĵo de postfesto povas reveni kiel eĥo post ekzakte unu semajno en tute alia postfesto kies partoprenantoj pli ŝatas la pasivan muzikelektaĵon de l’ aŭtomatigita radiofonio. Sammaniere ni povas imagi kiel la muzikaŭskultado, per porteblaj maŝinoj de sennombraj individuoj, estus konektataj al la geografiaj pozicioj de l’ aŭskultado, por ke eĉ lokoj en la urbo povas ricevi muzikajn profilojn. En ambaŭ kazoj oni povas antaŭvidi interesajn muzikajn infektojn, kie malgrandaj tendencoj iĝas memfortigaj post homoj malkovras kiel ilia aŭskultado influas tiun de l’ aliaj.
Se oni estas memkonscia pri tio ke la propra konsumo de muziko samtempe estas produkto de statistikaj strukturoj, la aŭskultado ricevas kelkajn ecojn de intensiveta spektaklo. La fenomenon oni povas jam hodiaŭ observi en tiuj retejoj kie oni povas havi sian muzikaŭskultadon registrita kiel individua profilo. La ekstremo estas kiam kelkaj uzantoj permesas ke ilia komputiloj restas ludantaj la „ĝustan“ muzikon spite ke ili ne mem estas tie, celante la kreadon de alloga persona profilo.
Se iĝus populara, en la estonteco, lokspecifa radiofonio bazita sur aŭskultantstatistikaĵo de porteblaj unuoj oni povas imagi ke ia formo de muzika grafitio ekaperus. Okazaj svarmoj da amatoraj DĴ-oj aktive ekludigus certan muzikon en certa loko, eble sen mem aŭskulti. Aliaj personoj kiuj pasis la saman lokon kun lokspecifa radiofoniilo en la kapaŭskultiloj poste infektiĝus. Kiel ia rekonekto de la muziko al specifaj lokoj en la urbo, tio estas sufiĉe alloga penso.
Tamen estas malfacile imagi praktikan efektivigon kiu ne donas grandegan kontrolon al malgranda nombro da firmaoj kiuj rikoltas kaj prilaboras la statistikon. Ĉu volonta superrigardo estus bonvena estas demando kiun ni lasu malferma. Spite ĉion, eĉ la plej progresintaj metodoj por aŭtomata elekto finfine bazas sur la fakto ke ie estas homoj kiuj mem elektas la muzikon de la momento. La devigon pri elekto ni ne povas malestabli.
18.
Diversaj tipoj de aŭtomatigitaj elektaĵoj estos pli kaj pli ofta rimedo por navigi en la cifereca superfluo. Kiel fari tion estas demando tro grava por doni al malgranda grupo da teĥnikistoj aŭ, pli danĝere, al sole dominanta firmao. La desegno de la programaro grandskale decidos pri kiuj artistoj la publikon sukcesos atingi. Unu sistemo povas konduki al muzika simileco kaj kontrolo, kiam alia povas konduki al pli granda plureco. Hodiaŭ eblas elekti inter manpleno da servoj, aŭ en formo de persona radiofonio tra la reto aŭ kiel rekomendaĵoj inter la nekalkulebaj amasoj da MP3-dosieroj kiuj jam ekzistas en la propra malmoldisko. En la estonteco certe pluriĝos la kvanto de elektosistemoj. Eĉ tie ĉi moviĝas la elekteblecoj al la nekalkulebla. Anstataŭ ĉiam esti devigata elekti inter miloj da kantaĵoj de nia durdisko ni devos elekti inter preskaŭ same multaj radiokanaloj, ĉiu aparte adaptita al ni mem, t.e. por tiuj ecoj kiuj estas rigardataj kiel nia personeco. En la kriza momento evidentiĝas ke eĉ la plej komplikaj ciferecaj programoj por aŭtomata elektado nur agas laŭ malsamaj manieroj uzi la saman krudaĵon, nome postciferecajn elektaĵojn faritaj de homoj.
La esperoj ke la maŝinaj elektaĵoj povus anstataŭi la homajn ŝajnas kiel ĝisdatigita kaj senzorga versio de pli malnova timo. Dum granda parto de la 20-a jarcento multaj homoj timis ke la homo estos forraciigita el la muziko. Ni estus aŭskultontaj komputilan produkton, fabrikita per premo sur butono sen ajna muzikinstrumento. La ideo ŝajnis esti laŭlogika, rigardante kelkajn konkretajn spertojn, de la sennecesigo far la sonkino de la kinejaj muzikistoj ĝis la konkurado de la drumomaŝino kontraŭ la drumistoj. Eĉ la komponado de melodioj pli kaj pli estus farota de la komputiloj. La ununura kion devus fari la homoj estus premi butonon.
Certe ni poste ricevis mirindajn muzikomaŝinojn, pli komplikajn ol iu dum la 1950-aj jaroj povis priimagi. Sed ne kun nur unu butono, sed kun tiom multaj butonoj kaj paremetroj ke tiu persono kiu regis la maŝinon plialttaksiĝis de simpla teĥnikisto al esti pririgardata kiel artisto. Tio okazis al la registroteĥnikisto kiu iĝis muzikoproduktisto, tio okazis al la diskoturnanto kiu iĝis DĴ.
La sperto memorinda de la muzikhistorio de la 20-a jarcento estas ke maŝinoj ne povas anstataŭi homojn. Tamen ili influas al kiajn kontribuojn ni alte taksas. Ni apenaŭ devas esti timantaj ke la homa elpremiĝos el la muziko, eĉ ne ĉi-foje. Sed ni ankaŭ ne fidu al la maŝinoj ke ili nin savos de la dilemo pri superfluo. Ni devas ankoraŭ pliakrigi nian homan kapablon fari elektaĵojn kaj respondeci pri tiuj. Eble indas provi drastajn metodojn.
19.
No Music Day deklariĝis kiel direkta respondo al la ideo ke la sperto pri la cifereca superfluo sensukigis nian kapablon influiĝi de registrita muziko. La festo estis solenota kvinfoje, la 21-an de novembro 2005, 2006, 2007, 2008 kaj 2009. Ĉiuj interesataj estis invitataj al aktive malproksimigi ĉian muzikon. Nek kiel asketismo aŭ protesto – la komparoj al la konsumkritika Buy Nothing Day tute maltrafas la celon – la ideo estis kalibrigo celanta altigon de l’ influebleco pri muziko dum la aliaj 364 tajoj de la jaro.
Ne estas tiel facile por la urbano eviti muzikon. Eniri kafejon aŭ trinkejon plej ofte ne eblas. Eĉ la kolektiva persontransportadsistemo estas danĝera se oni konsideras ke multaj personoj senĝene ludigas por siaj kunpasaĝeroj laŭtparolilan muzikon en formo de poŝtelefonmelodioj. No Music Day estiĝas tago de kontrolita paranojo kiu tuj kreas altigitan senton pri loko – kaj pri kiuj lokoj estas altrudanta muzikon al ni, kaj pri kiel niaj propraj avidoj al muziko estas kaŭzataj de lokoj. Promeno sen sontrako eblas, sed ene de la hejma pordo aŭ en alia medio kiu inundiĝis de l’ alkutimiĝo al ĉiama fonmuziko kreskas la frustacio. Ritmoj volas aperi el la dentoj kaj la piedfingroj. La cerbo reinterpretas la sonojn de ĉarniroj kaj akvokondukiloj kiel fragmentoj de muziko, kiuj sen aliaj stimuloj ekcirklas kiel enkorpaj refrenoj. Ĉio tia estas ĉeneroj en la kalibrigo kies rezulto montriĝas kiam finiĝas la fasto: muziko sonas pli bele la dudek duan de novembro.
Ni estis manpleno da personoj kiuj la tutan vendredon evitis ĉian kontakton kun muziko. En la vespero ni renkontiĝis en apartamento sude de l’ urbo. Silentaj filmoj venis el projekciilo, vino el skatolo kaj ni priridis la obstinajn impulsojn kiuj diris ke io devas esti erara pri festo senmuzika. Tamen estiĝis kelkaj horoj da agrabla ŝanĝiĝo de la hejmaj festoj kie vicoj al la muzikludanta komputilo aperas.
Je la 12-a horbato finiĝis la eksperimento. Ni nun havis disponon al ĉiu muziko prirevebla. La demando nur estis kie en tiun ĉi senlimecon ni reeniru. Ĉiuj sidis kvazaŭ paralizitaj. Iu devas preni la komandon, sed neniu povis preni la respondecon. Post tagnokto senmuzika ne estas malgranda afero redoni al la kunestadeco antaŭprogramitan ritmon.
La situacio nur povas priskribiĝi kiel etika densigo kiu analogas al la singulareco de la superfluo. Iri rekte de neniom muziko al ekludigi pretpakitan fonmuzikon estus kiel perforto. La reveno al muziko postulis konstruadon rekomencan. Ni serĉis neŭtralajn sonojn. La nuntempaj komputiloj bedaŭrinde ne havas simplajn sonojn, nur longan liston de diversaj tintaĵoj kaj melodietoj por nia interelektado. Sinusaj tonoj estus pli sekuraj. Stakigitaj super unu la aliaj ili malrapide moligis la etoson sen transiri la limon al muziko. Tempo pasis. Jen mallongega rompiĝo en la sontapiŝo, klaketo aŭ brueto. La kialo de l’ eraro povus esti ene de komputilprogramo, en nealmetiĝanta kablo aŭ en detruita aŭskultilmembrano. Nu, iu povis ĝin preni kaj sekvante sian scivoleman instinkton provi ĉu la eraro povus reaperi. Per la ripetado la sonbildo ricevis takton, senintence decidita de l’ erarofonto kiu nur parte povis kondukiĝi. Ni estis ĵetitaj al la sojlon de muziko. Neniu intenca faraĵo nek iuj vortoj povus nin konduki al tio. Nur la Hazardo povus ebligi tiun ripetadon kiu establis novan etikon, kie tio kio kreis la ripetadon ricevis la neesprimitan respondecon nin konduki pluen inter la mp3-dosierojn. De io ege mallaŭta venis zorgema eskalado al pli ritma muziko kiun ni en neklarigebla maniero povis ĝui sinkronece al tiu silenta filmo kiu hazarde estis spektigata. En la mateno ni vojaĝis hejmen kun la sento ke ni estis spertinta ekkrevon de iu violenta.



